Gubernio Lujiang: Novaj bildoj de belaj vilaĝoj

BY:Xie RuifengApril 4, 2023

La gubernio Lujiang situas en la centra parto de la provinco Anhui. Kiel progresinta gubernio en grenprodukto de Ĉinio, ĝi havas fekundan teron kaj riĉajn naturresursojn. En la lastaj jaroj, gvidata de la nacia kampara revigliga strategio, la gubernio daŭre plibonigas la vivmedion, plifortigas infrastrukturan konstruadon, rebonigas la naturan medion, kuraĝigas agrikulturan novigon, kultivas bonajn kutimojn kaj akcelas disvolvon de agrikultura turismo. Tiel, la medio de guberniaj vilaĝoj multe pliboniĝis.





Agrikulturo noviĝis de mekanizado al inteligenteco, realigante la plenan kovradon de Interreto de objektoj. Kompleta agrikultura scienc-teknika sistemo estas metita en la agrikulturejo, kiu povas kontroli la nutraĵojn en la grundo, aertemperaturon kaj humidecon, kaj insektan damaĝon en ajna tempo, kaj registri la tutan procezon de kultivaĵa semado ĝis grena maturiĝo. Per scienca analizo farita de la inteligenta platformo, la realtempa stato de la kultivaĵoj estos sendita al poŝtelefono, oni povas ĝustatempe akvumi, pli frue preventi kontraŭ fiinsektoj kaj antaŭscii pri pluvo. Tio multe plibonigas la kvanton kaj kvaliton de kultivaĵoj, kaj ankaŭ reduktas la koston je ĉirkaŭ 20%.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat