Publikiĝis parolado de Xi Jinping en centra partia lernejo

BY:Xie RuifengApril 3, 2023


La 2-an de aprilo la revuo Qiushi publikigis la paroladon de Xi Jinping okaze de la 90a datreveno de la centra partia lernejo.


Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la paroladon en kunveno por la 90-a datreveno de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de KPĈ kaj la malferma ceremonio de la printempa semestro de 2023.


Xi Jinping diris, ke partiaj lernejoj de ĉiuj niveloj devas memori siajn misiojn kreskigi talentulojn por la partio kaj dediĉi saĝon al la partio. Li alvokis fari novajn kontribuojn por konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj kaj antaŭenigo de la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio en ĉiu flanko.


Xi Jinping diris, ke kreskigo de talentuloj por KPĈ estas la unika valoro de la partiaj lernejoj. La partiaj lernejoj devas ludi aktivan rolon por trejni ĉefajn oficialulojn por administrado, kiuj kapablas preni sur sin taskon de la nacia reprosperiĝo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat