Mesaĝo de Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso (SEM) al 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto

BY:March 31, 2023

La Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso (SEM) el Brazilo salutas ĉiujn partoprenantojn en la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Pekino kaj deziras fruktodonan kongreson kaj sukceson al la nova estraro.


Ni esperas, ke la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Ĉinio helpos la disvastigadon de Esperanto tra la mondo, por ke ĉiuj popoloj povu rekte interŝanĝi siajn kulturojn, sen perantoj de alia tria kulturo. Ĉinio estas fama pro sia saĝeco kaj oni devas koni ĝin per originalaj kaj fidelaj fontoj.


Ni esperas ankaŭ, ke tiu kongreso influos la ekonomiajn grupojn, kiel BRICS, en kiu partoprenas Brazilo kaj Ĉinio, por antaŭenigi Esperanton kiel oficialan lingvon por interŝanĝo de scioj, kulturoj kaj sciencoj inter civitanoj kaj entreprenoj en ties landoj, ĉar Esperanto faciligas la kunlaboradon kaj ebligas tutmondiĝon pli humanan, nepre necesan por la nova epoko, novaj taskoj kaj nova progreso.


Ni preparu nin por alporti sinergion por plibonigi la vivkvaliton de ĉiuj homoj sur nia planedo. Ni profitu el la senlima potenco de Esperanto por plibonigi la homan interrilaton.


Por ĉiu popolo ĝia lingvo, por ĉiuj popoloj Esperanto.


Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso (SEM) el Brazilo