Mesaĝo de sinjorino Mireille Grosjean al 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto

BY:March 31, 2023

La Ĉina Kongreso de Esperanto estas grava kunveno, feliĉa okazo revidi samideanojn kaj konatiĝi kun novaj membroj, estas tempo por ideo-interŝanĝoj kaj signifoplenaj decidoj.


Ĉina kongreso de Esperanto, grava kunveno de ekzistanta tutlanda strukturo, kiel en dekoj da landoj en la mondo: la landaj asocioj de UEA. Ili estas la vertebraro de nia asocio UEA. Diligentaj kolegoj transprenas oficon kaj vivigas ilin.


Mi deziras, ke la ĉina Esperanto-movado floru kaj kresku en harmonia kunlaboro kun la aliaj agemaj esperantistoj en la tuta mondo. Ĝi estu unu el la multaj instrumentoj de granda orkestro, kies muziko estu harmonia.