Pli ol 30 amaskomunikiloj raportis pri 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto!

BY:Xie RuifengMarch 31, 2023

La 25-an de marto okazis en Pekino la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto, organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Azi-Pacifika Centro de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. La kongreso, kun la temo "nova epoko, novaj taskoj kaj nova progreso", altiris pli ol 400 partoprenantojn en la kongresejo kaj per videoligo, akirinte bonan eĥon de la ĉina publiko.



Ĝis posttagmezo de la 31-a de marto, aperis cento da rilataj raportoj el pli ol 30 amaskomunikiloj en la interreto inkluzive ĉina ŝtata novaĵagentejo Xinhua (xinhuaxmt.com), people.com, gmw.cn, chinanews.com.cn, chinaxiaokang.com, news.gscn.com.cn, travel.hebei.com.cn, cflac.org.cn, edu.youth.cn, culture.yunnan.cn, gngj.gog.cn kaj aliaj. Krom tiuj raportoj, iuj amaskomunikiloj diskonigis la raporton en siaj sociretejaj kontoj, tio igis pli vastan diskonigon kaj ricevis pli ol milionoj da klakoj post tia disvastigo.



Redaktoroj: Sheng Min kaj Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat