Komparo de pasinteco kaj estanteco: Kiel Guangxi "naturigis" forlasitajn minejojn?

BY:Xie RuifengMarch 24, 2023

Forlasitaj minejoj, senŝirmaj ŝtonegoj... ili estas kvazaŭ "cikatroj" sur la vizaĝo de la tero. Ekde 2016, Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio, pliigis la mediprotekton kaj rebonigon de montoj, riveroj, arbaroj, kampoj, lagoj kaj herbejoj. La unua stadio de la projekto rebonigis ĉirkaŭ 25 kvadratajn kilometrojn da forlasitaj minejoj. 



Diandeng-monto en Long'an-gubernio estis kalkŝtona minejo. Troviĝis rokoj sur la monto kaj ŝtonoj falis ofte, tio igis ĝin danĝera kaj homoj ne kuraĝis alproksimiĝi. En 2019, la loka registaro komencis rebonigon de areo kun ĉirkaŭ 95 000 kvadrataj metroj. Nun Diandeng-monto fariĝis ĝardeno por lokanoj, kaj ĝi ne nur havigas spacon por popola aktivado, sed ankaŭ realigas la daŭripovan evoluon de forlasitaj minejoj. 



La projekto de la urbo Hezhou, kiu temas pri futbala urbeto, kovras terareon de tri iamaj minŝtonaj konservejoj forlasitaj antaŭ pli ol 20 jaroj. Projekto por elimini eblajn danĝerojn kaj rebonigi la medion komenciĝis en 2017. Post 5-jara laborado, la unua stadio estis finita, kaj la urbeto jam gastigis futbalajn konkursojn de la vira junulara futbalturniro de Ĉinio kaj la Pokalo de Ĉina Futbala Asocio. 



Keda-monto de Hezhou-gubernio estis dezerta loko ĉe forlasita minejo. En 2018 oficiale efektiviĝis la projekto de la urbo; dank' al tio en la loko multiĝis kultivebla kampo je ĉirkaŭ 1.8 kvadrataj kilometroj, kio efike utiligas la valoran terresurson kaj realigis samtempan gajnon de ekologio, socio kaj ekonomio. 



Ĉe Bachi-rivero en Nanning-urbo, la iama polvoplena ŝtonminejo fariĝis mineja ĝardeno. En 2016, dezajnistoj faris rebonigon al loka medio kun diverseco kaj kreemo utiligante ekzistantajn min-klifojn, kanjonojn, profundajn akvejojn kaj industriajn heredaĵojn, kio formis vidindaĵojn kunfanditajn de industria memoro kaj loka karaktero. La loko fariĝis la gastigejo de la 12-a Ĉina (Nanning-a) Internacia Hortikultura Ekspozicio, kaj nun funkcias kiel turismejo.



Similaj sukcesaj kazoj de media rebonigo daŭre okazas en multaj lokoj de Guangxi. Dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano, Guangxi plenumos tian laboron al forlasitaj minejoj kun totala terareo de 159 kvadrataj kilometroj. 


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat