Ĉin-rusaj rilatoj interpretas ĝustan vojon de interŝtataj interagoj

BY:Xie RuifengMarch 22, 2023


Laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Rusio. Antaŭ tio, rusaj amaskomunikiloj publikigis subskribitan artikolon de Xi Jinping, en kiu li diris: "Ĉinio kaj Rusio trovis ĝustan vojon de interŝtataj interagoj. Ĉi tio estas tre grava por ke la interrilato eltenu la provon de ŝanĝiĝemaj internaciaj cirkonstancoj kaj estas leciono konfirmita de historio kaj realeco."


En la pasintaj jaroj, malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de la internacia situacio, la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Rusio ĉiam subtenis komunikadon kaj interŝanĝis vizitojn regule. Ekde 2013, ili renkontiĝis 40-foje en duflankaj kaj internaciaj okazoj, firme tenante la direktilon por longdaŭra, sana kaj stabila disvolviĝo de ĉin-rusaj rilatoj.


Nun la mondo ne estas paca. Por konservi sian hegemonian pozicion, iuj grandaj potencoj bruadis pri tiel nomata "konkurenco inter grandaj landoj", pliseverigante dividiĝon kaj konfrontiĝon. Ĉinio kaj Rusio serĉas sendependan eksteran politikon. Iliaj rilatoj estas bazitaj sur ne-alianciĝo, ne-konfrontiĝo kaj ne-direktiĝo al iu ajn tria partio, kaj la duflanka kunlaboro ne estas submetita al interveno de triaj partioj.


Nun, fronte al la ukraina krizo, Ĉinio ĉiam fokusiĝas al pravo kaj malpravo de la afero mem, tenas sin je objektiva kaj justa pozicio kaj aktive antaŭenigas intertraktadon por paco. Antaŭ nelonge, Ĉinio publikigis la dokumenton "Pozicio de Ĉinio pri Politika Solvado de Ukraina Krizo", kiu ricevis pozitivajn komentojn de la internacia komunumo. Ĉinio plu alvokas ĉiujn partiojn komenci egalecan, racian kaj pragmatan dialogon kaj interkonsiliĝon por trovi konvenan vojon al solvado de la ukraina krizo. Tio plene montras, ke Ĉinio ĉiam staras ĉe la flanko de paco, dialogo kaj historia ĝusteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat