Xi Jinping invitis Putin viziti Ĉinion por ĉeesti forumon de "La Zono kaj Vojo"

BY:Xie RuifengMarch 22, 2023


Ĉina prezidanto Xi Jinping diris la 21-an de marto en Moskvo, ke li invitis rusan prezidenton Vladimir Putin viziti Ĉinion por ĉeesti la trian Internacian Kunlaboran Forumon pri "La Zono kaj Vojo".


Xi diris en la renkontiĝo kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin, ke la invito estis farita en lia neformala renkontiĝo kun Putin. Xi ankaŭ alvokis kontinuajn regulajn kunvenojn inter ĉina kaj rusa ĉefministroj, kaj invitis Mishustin viziti Ĉinion.


Li diris, ke Putin ĉeestis la pasintajn du forumojn de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj la kunlaboroj kadre de la iniciato estas gravaj por alproksimigi la du landojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat