Xi Jinping renkontiĝis kun Vladimir Putin en Moskvo

BY:Xie RuifengMarch 21, 2023

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin en la 20-a de marto, post kiam li atingis Moskvon.



Xi Jinping diris, ke li ĝojas fari ŝtatviziton al Rusio laŭ invito de Putin, aldonante, ke Rusio estis la unua lando, kiun li vizitis post kiam li enoficiĝis kiel ĉina prezidanto antaŭ 10 jaroj, kaj la memoroj de tiu vizito restas freŝaj hodiaŭ. Li emfazis, ke ekzistas profunda historia bazo por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio atingu la punkton, kie ĝi troviĝas hodiaŭ. Ĉinio kaj Rusio estas reciproke la plej granda najbaro kaj ampleksa strategia kunordiga partnero. Ambaŭ landoj alprenas duflankan rilaton kiel alta prioritato en sia ĝenerala diplomatio kaj politiko pri eksterlandaj aferoj.


Xi Jinping diris, ke la du landoj devas plu profundigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj plifortigi kunordigon kaj kunlaboron en multflankaj platformoj, kiel la Unuiĝintaj Nacioj (UN), por akceli siajn respektivajn naciajn disvolvadon kaj reprosperiĝon.


Putin diris, ke en la pasintaj 10 jaroj Ĉinio faris grandajn atingojn en ĉiuj disvolvaj kampoj pro la elstara gvidado de Xi. Ĉi tio pruvas la forton de la nacia politika sistemo kaj regado de Ĉinio. Putin diris, ke li estas certa, ke sub la gvidado de Xi, Ĉinio certe daŭre disvolviĝos kaj prosperos kaj sukcese realigos ĉiujn grandajn celojn fiksitajn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat