Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Moskvon de Rusio

BY:Xie RuifengMarch 21, 2023

Laŭ invito de rusa prezidento Vladimir Putin, en la 20-a de marto ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Rusion por ŝtata vizito.



En sia deklaro, Xi Jinping diris, ke li atendas havi profundan interŝanĝon de opinioj kun Putin pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komunaj interesoj, por desegni projekton por strategia kunordigo kaj praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio en la nova epoko.


Rimarkinte, ke Ĉinio kaj Rusio estas amikaj najbaroj ligitaj per komunaj montoj kaj riveroj, Xi diris, ke antaŭ 10 jaroj, li faris sian unuan ŝtatviziton al Rusio kiel ĉina prezidanto, kaj kune kun Putin malfermis novan ĉapitron en la ĉiuflanka disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat