Honduro volas estigi oficialajn rilatojn kun Ĉinio

BY:LIUMarch 15, 2023

La 14-an de marto, la prezidento de Honduro, Xiomara Castro, instrukciis sian ŝtatsekretarion pri eksteraj rilatoj, Eduardo Enrique Reina, ke li komencu la procezon por "estigo de oficialaj rilatoj kun la Ĉina Popola Respubliko".


"Mi instrukciis la kancelieron Eduardo Enrique Reina, por ke li eku la estigon de oficialaj rilatoj kun la Ĉina Popola Respubliko, atestante mian firman decidon plenumi mian regadplanon kaj libere ekspansii niajn rilatojn en la koncerto de tutmondaj nacioj", deklaris Castro, la unua virino, kiu sukcesis fariĝi gvidanto de la lando.


Per tiu ago, Castro iusence plenumas ne nur unu, sed du el la promesoj trovitaj en sia regadplano: en ĝi estas skribite, ke ŝi klopodos "estigi la plej elkorajn kaj amikajn diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko kaj kun rondoj de aziaj kaj afrikaj landoj, kiuj emas plifortigi rilatojn kun nia lando".



Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: www.presidencia.gob.hn/#noticias





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat