Tra la du sesioj komprenu la tutprocezan popolan demokration

BY:March 11, 2023

La ĉinaj du sesioj okazantaj en Pekino estas grava fenestro por observi la tutprocezan popolan demokration de Ĉinio.



En ĉi-jaraj du sesioj la amendita projekto pri leĝofara leĝo refoje estas prezentita al ekzamenado de la Tutlanda Popola Kongreso. Leĝofara leĝo aplikiĝas por normigi la leĝodonan sistemon kaj la leĝodonajn aktivecojn de ŝtato. Ĝi estas fundamenta leĝo, sur kiu la socialisma justica unueco estas gardata, kaj kiu, oni diras, "mastrumas aliajn leĝojn". Observantoj rimarkas, ke en la amendita projekto pri leĝofara leĝo la enhavo, persisti kaj disvolvi la tutprocezan popolan demokration, estas enskribita.


Ĉu lando estas demokratia aŭ ne? La ĉefaĵo sin prezentas en tio, ĉu la popolo rolas tutvere kiel mastro. En Ĉinio estas pli ol 1.4 miliardoj da loĝantoj, aŭ preskaŭ kvinono de la tuto en la mondo. Kiel, tiom da homoj, esprimas sin? Kaj kiel kunigi kaj efektivigi tiujn esprimojn? Ĉinio tamen trovis tiun oran ŝlosilon, t.e. tutproceza popola demokratio.


La tutproceza popola demokratio estas esenca propreco de la socialisma demokratia politiko. Tiu demokratia modelo ligas la demokration de elektado kun la demokratio de interkonsiliĝado, kaj en ĝin penetras demokratiaj elektado, interkonsiliĝado, decido, administrado kaj superrigardo. Per ĝi la voĉoj de la popolo aŭdiĝas en ĉiuj flankoj de politika vivo kaj socia vivo, kaj tiel la deziroj, kiujn la popolo esprimas, estas la plej vastaj, plej veraj kaj efikaj flanke de demokratio.


Demokratio ne estas ornamaĵo, nek meblitaĵo, sed io, kio povas solvi problemojn de la popolo kaj kontentigi la bezonojn de ili. La bonfarta socio finkonstruita, la ĉina modernigo konstante antaŭeniĝanta, kaj la sociekonomiaj atingoj akiritaj de Ĉinio, ĉiuj ne povas apartiĝi de la tutproceza popola demokratio.



Disvolvi la tutprocezan popolan demokration estas unu el la esencaj postuloj de la ĉina modernigo. Tiu modelo manifestas al la mondo la grandegajn avantaĝojn de regado de Ĉinio kaj novan vojon por la homara demokratia afero. Kun daŭra akcelado de la ĉina modernigo, la vojo de la tutproceza popola demokratio estas pli kaj pli larĝa kaj vasta kaj kreas pli da evoluaj fruktoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat