Eksa ĉefministro de Tajlando: Ĉina vojo al modernigo malfermis novan vojon al evoluantaj landoj por moderniĝo

BY:Xie RuifengMarch 10, 2023

2023 estas la unua jaro por ke Ĉinio plene efektivigu la principon de la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj ŝlosila jaro por efektivigi la 14-an Kvinjaran Planon. La eksa ĉefministro de Tajlando Abhisit diris en intervjuo kun ĉina raportisto, ke la ĉi-jaraj du sesioj havas grandan signifon, kaj tio estas ne nur daŭrigo de la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ sed ankaŭ grava kunveno de Ĉinio sub nunaj ŝanĝiĝoj de regiona kaj internacia situacioj.



Abhisit diris, ke Ĉinio ĉiam estas la movforto de regiona ekonomia kresko. La renormaliĝo de la ĉina ekonomio alportos ŝancojn al la monda ekonomio, plue akcelos la releviĝon de mondaj komerco, investo kaj turismo, kaj havos grandan influon al la reakiro de la sudorient-azia ekonomio. La interkonekto de Ĉinio kaj ASEAN estas rezulto de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo".


Abhisit diris ankaŭ, ke ĉinstila modernigo malfermis novan modernigan vojon al evoluantaj landoj, liverante novajn ŝancojn al la mondo, kaj donas fidon al renormaliĝo de azi-pacifika ekonomio. Li atendas, ke la bonkvalita disvolviĝo de Ĉinio alportos pli da ŝancoj por kunlaboro inter Ĉinio kaj Tajlando.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat