Xi Jinping ĉeestis plenan kunvenon de delegacio de Popola Liberiga Armeo kaj Popola Armita Polica Forto

BY:Xie RuifengMarch 9, 2023


Posttagmeze de la 8a de marto Xi Jinping, ĉina prezidanto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la plenan kunvenon de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo kaj la Popola Armita Polica Forto kadre de la unua sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso. Xi Jinping diris, ke firmigi kaj altigi la integrajn naciajn strategiojn kaj strategiajn kapablojn estas nova situacio, nova tasko kaj nova postulo, al kiuj la Centra Komitato de KPĈ frontas en plipotencigo de la ŝtato kaj plifortigo de la armeo. Por tio oni devas unuigi la pensojn, preni la devojn, klopodi por plenumi la taskojn, kaj pene krei novan situacion por la integraj naciaj strategioj kaj stratregiaj kapabloj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat