Internacia Tago de Virinoj

BY:LIUMarch 8, 2023

Hodiaŭ, la 8a de marto, estas la Internacia Tago de Virinoj. En tiu ĉi dato indas memori la plurajn atingojn de virinoj laŭlonge de historio kaj la rolon, kiun ili okupas en la socio. Virinoj pli kaj pli troviĝas en diversaj kampoj de la socia vivo kaj ludas gravan rolon en konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco. En tiu ĉi dato, ni publikigas kelkajn fotojn omaĝe al ĉiuj virinoj de la mondo!


Manĝaĵvendistino laboras ĉe plaĝo en Xiamen, Fujian-provinco.


Usona retfamulo provas ĉinan motorciklon en la fabriko de DaVinci, en Zibo de la provinco Shandong.


Raportistino el Tunizio raportas el Pingliang de la provinco Gansu.


Muzikistino el la Interna Mongolio de Ĉinio prezentas sian etnan muzikon al homoj en Pekino.



Verkis kaj fotis Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat