Ambasadoro de Eburbordo en Ĉinio: Ĉinio povas fieri pri siaj atingoj

BY:Xie RuifengMarch 8, 2023

La 2-an de marto 1983, Ĉinio kaj Eburbordo estigis diplomatiajn rilatojn. En la pasintaj40 jaroj, la rilatoj inter la du landoj rapide disvolviĝis. Lastatempe Dosso Adama, ambasadoro de Eburbordo en Ĉinio, akceptis intervjuon de ĉina ĵurnalisto. Li diris, ke la kunlaboro inter la du landoj havas vastan perspektivon.



Adama diris, ke en la pasintaj 40 jaroj la rilatoj inter ambaŭ flankoj estis fruktodonaj. La ampleksa strategia partnera interkonsento subskribita en 2018 antaŭenpuŝis la kunlaborojn inter la du landoj al nova nivelo. Sub sud-suda kunlaboro, la starigo de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro helpis rapidan disvolviĝon de komercaj rilatoj inter la du landoj. Ĉinio fariĝis la ĉefa komerca partnero de Eburbordo, okupante preskaŭ 9% de la ekstera komerco de la lando.


En 2018, Eburbordo subskribis kunlaboran dokumenton kun Ĉinio pri la komuna konstruado de ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj profundigis kunlaboron en infrastrukturo kaj financado kadre de la iniciato. En 2019, Eburbordo iĝis membro de la Azia Infrastruktura Investa Banko. "Ni plene utiligos la ŝancojn alportitajn de la iniciato por atingi ekonomian kaj socian plibonigon, kaj esperas, ke ĝis 2030 Eburbordo estos unu el la ĉefaj mezenspezaj landoj", diris Adama.


Adama miris pri la vigla disvolviĝo de Ĉinio. "Tio prezentiĝas en infrastruktura konstruado, urbanizado, teknologia disvolvo, ekonomia kresko, disvolvo de verda energio kaj aliaj flankoj. Estas nekontesteble, ke Ĉinio povas fieri pri siaj atingoj," Adama diris.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat