La 5-an de marto, en la registara laborraporto, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la pasintaj kvin jaroj estas ege eksterordinaraj.
La ekonomia disvolviĝo atingis novan stadion. La malneta enlanda produkto de Ĉinio multiĝis al 121 duilionoj da juanoj, averaĝa jara pliiĝo je 5.2% en la pasintaj kvin jaroj. La multiĝo en pasinta jardeko proksimiĝis al 70 duilionoj da juanoj, la jara kresko estis 6.2%. La financa enspezo multiĝis al 20.4 duilionoj da juanoj. La jara grenproduktkvanto estis stabiligita je la nivelo de 650 miliardoj da kilogramoj en la pasintaj sinsekvaj jaroj.
La rekordo de industria aldona valoro rompis 40 duilionojn da juanoj. La postenoj jare multigitaj en urbetoj estis 12.7 milionoj. La rezervo de fremda valuto estis 3 duilionoj da usonaj dolaroj. La ekonomia kapablo evidente leviĝis.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat