Xi Jinping: Bonkvalita disvolviĝo estas la unua tasko por konstruado de moderna socialisma lando

BY:Xie RuifengMarch 6, 2023


Posttagmeze de la 5-a de marto, Xi Jinping, ĉina prezidanto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, aliĝis al grupa diskuto kun reprezentantoj el Jiangsu-provinco en la unua sesio de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso. Li emfazis, ke bonkvalita disvolviĝo estas la ĉefa tasko por ĉiuflanke konstrui modernan socialisman landon, oni devas plene, precize kaj amplekse efektivigi la novan koncepton, plibone ekvilibrigi la efikan plibonigon de kvalito kaj kvanto, senŝanceliĝe profundigi reformadon kaj pordmalfermon, kaj profunde transformi la disvolvan manieron, por kontentigi la popolon ĉe kreskantaj bezonoj pri pli bona vivo kaj sentigi homojn pri gajnado, feliĉo kaj sekureco.


Pri bonkvalita disvolviĝo, kiel klarigis Xi Jinping?


1. Rapide realigi sendependan progreson de scienc-teknologio estas nepra afero por bonkvalita disvolviĝo. En la arda internacia konkurenco, ni devas malfermi novajn kampojn por disvolvado, kaj estigi novajn disvolvajn avantaĝojn. Laŭradike, tio dependas de teknologia novigo.


2. Akceli konstruadon de nova disvolva situacio estas la strategio por antaŭenigi bonkvalitan disvolviĝon.


3. Forteco de agrikulturo estas la fundamento de moderna socialisma lando, kaj antaŭenpuŝo al agrikultura modernigo estas postulata de bonkvalita disvolviĝo.


4. Feliĉo kaj bonfarto de la popolo estas la fina celo de bonkvalita disvolviĝo. Baza socia administrado kaj certigo de la popola vivteno rilatas al esencaj interesoj de la popolo. Partiaj komitatoj kaj registaroj je ĉiuj niveloj nepre devas ĉiam teni la aferojn en la koro por havigi realajn efikojn.


5. Por akceli bonkvalitan disvolviĝon, ni devas subteni kaj plifortigi la ĝeneralan gvidadon de la partio, kaj senŝanceliĝe regi la partion ĉiuflanke.


6. Ĉinio ne povas mankigi fabrikadon en ajna tempo. Nun la fabrika sektoro de Ĉinio estas kompleta kun diversaj kategorioj. Sekve ni devas strebi por disvolvi altnivelan fabrikadon kaj atingi ĉiuflankan pliboniĝon de la industrio.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat