Ĉinio ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolviĝo kaj defendanto de internacia ordo

BY:Xie RuifengMarch 6, 2023


La raporto pri registara laboro publikigita en la 5-a de marto emfazis, ke Ĉinio devas firme sekvi sendependan diplomatian politikon de paco, senŝanceliĝe sekvi la vojon de paca disvolviĝo, disvolvi amikan kunlaboron kun aliaj landoj surbaze de la Kvin Principoj por Paca Kunekzistado, kaj firme sekvi la malferman strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, ĉiam esti konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolviĝo kaj defendanto de internacia ordo.


La raporto montris, ke Ĉinio volas kunlabori kun la internacia komunumo por efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekuran Iniciaton, antaŭenigi la komunajn valorojn de la tuta homaro, kunlabori por antaŭenigi la konstruadon de la homara komunumo de  komuna estonteco kaj konservi la mondan pacon kaj regionan stabilecon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat