Protekto de proprieto de privataj entreprenoj kaj rajtoj de entreprenistoj laŭleĝe

BY:Xie RuifengMarch 5, 2023


La raporto pri registara laboro, kiu estis submetita al la plej alta leĝdona instanco por ekzamenado en la 5-a de marto, montris, ke Ĉinio laŭleĝe protektos proprieton de privataj entreprenoj kaj rajtojn de entreprenistoj, kuraĝigos kaj subtenos disvolviĝon kaj progreson de privata ekonomio kaj privataj entreprenoj, subtenos disvolviĝon de mezaj, etaj kaj tre malgrandaj entreprenoj kaj memdungitoj kaj konstruos la novan tipon de sinceraj kaj puraj rilatoj inter la registaro kaj komercistaro. Ĉio ĉi celas krei medion de justa konkurenco kaj sana kreskado por entreprenoj kun diversaj formoj de proprieto kaj altigi prognozon kaj fidon al la merkato.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat