Totala longeco de ĉina ampleksa transporta reto superis 6 milionojn da kilometroj en 2022

BY:Xie RuifengMarch 2, 2023


Laŭ informo el la Ministerio pri Transporto de Ĉinio, ĝis la jarfino de 2022, la totala longeco de la ampleksa transporta reto de Ĉinio superis 6 milionojn da kilometroj. De 2018 ĝis 2022 Ĉinio plenumis investon por transportado je 17 duilionoj da juanoj kaj konstruis la monde plej grandan altrapidfervojan reton, monde plej grandan aŭtovojan reton kaj mondnivelan havenaron.


La infrastruktura reto pli kaj pli pliboniĝas en la lando. Ĝis la jarfino de 2022, la longeco de tutlandaj funkciantaj fervojoj atingis 155 mil kilometrojn, inter ili la longeco de altrapida fervojo kalkuliĝis al 42 mil kilometroj, la longeco de ŝoseoj estis 5.35 milionoj da kilometroj kaj tiu de aŭtovojoj estis 177 mil kilometroj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat