Bankrotis kredito de Japanio: nuklea kloakaĵo ellasita en la maron

BY:Xie RuifengMarch 1, 2023

La 25an de februaro, Yasutoshi Nishimura, japana ministro pri ekonomio kaj industrio, aranĝis gazetaran konferencon pri la plano por la ellaso de la nuklea kloakaĵo en la maron en Iwaki, urbo en la gubernio Fukuŝima, Japanio. Same kiel antaŭe, lokaj fiŝkaptistoj esprimis fortan oponon kaj pridubis la japanan registaron, ke ĝi obstine antaŭenigis la planon pri la ellaso de la nuklea kloakaĵo al la maro. Ironie estas, ke kiam raportisto demandis lin, kiajn normojn oni uzas por juĝi, ĉu la homoj konsentas pri la plano, Nishimura respondis, ke "estas neniu specifa indiko". Tio boligis la publikan opinion.



En aprilo antaŭ du jaroj, la japana registaro anoncis, ke ĝi planas ellasi poluitan akvon de la nuklea centralo Fukuŝima en la maron ekde la printempo de 2023, kio estis vaste pridubata kaj oponata enlande kaj eksterlande. En julio 2022, Japanio oficiale aprobis la planon pri ellaso de la poluita akvo en maron, kiam la teknika laborgrupo de la Internacia Atom-Energia Agentejo ankoraŭ estis ekzamenanta kaj taksanta la planon. En januaro de 2023, Japanio unuflanke anoncis, ke ĝi ellasos la nuklean kloakaĵon en la maron "inter la printempo kaj somero de ĉi tiu jaro", antaŭ ol la teknika laborgrupo de la agentejo ekiris al Japanio por revizio. Ekde tiam, Japanio daŭre akcelis la konstruadon de koncernaj instalaĵoj kun la intenco plenumi tiun promeson. Tiuj agoj ne nur damaĝas la aŭtoritaton de koncernaj internaciaj organizoj, sed ankaŭ estas ege nerespondecaj al la japana popolo kaj la internacia komunumo.


Fakte, ekde 2013, la japana registaro proponis kvin planojn pri traktado de nuklea kloakaĵo. La kialo, ke ĝi fine elektis rektan ellason en la maron, estas la plej malalta kosto. Oni tute ne konsideris, ĉu tia ago malobservas koncernajn internaciajn leĝojn aŭ malutilas al mara ekologio kaj homa sano. Tia konduto montras ekstreman egoismon de la japana registaro. Se Japanio insistas pri ellaso de nuklea kloakaĵo en la maron, la internacia komunumo devas fari komunan agadon por protekti komunajn interesojn per leĝaj rimedoj. Bankrotis kredito de Japanio, kiu deziras, ke la tuta mondo pagu tiun koston.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat