La 24-an de februaro Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, prezidis regulan gazetaran konferencon. En ĝi raportisto demandis: "Ni rimarkis, ke koncernaj departementoj de Usono analizas kaj esploras pri la senpilota aerŝipo de Ĉinio. Kion Ĉinio diras pri tio?"
Wang Wenbin diris, ke Ĉinio plurfoje deklaris, ke la ĉina civila senpilota aerŝipo eniris aerspacon de Usono pro nerezistebla forto, tio estas okazaĵo nur akcidenta kaj hazarda. Sen ajna pruvo, Usono kalumniis la ĉinan civilan senpilotan aerŝipon kiel "spionbalonon" kaj misuzon de forto, tio estas evidenta malobservo de la devoj de usono skribitaj en la Ĉikaga Konvencio kaj pluraj principoj de la internacia juro.
Usono unupartie manipulas la aferon, inkluzive de kolektado kaj analizado de la restaĵoj. Ĉinio jam klare petis, ke Usono sciigu la progreson per diplomatiaj kanaloj, sed Usono rifuzis. Ĉinio ja havas kialon por pridubi la sendependecon, malfermecon kaj travideblecon de la tiel nomata enketo. Kian fidindecon havas tia enketo?
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat