Dekmiloj da pontoj helpas disvolviĝon de Guizhou en sudokcidenta Ĉinio

BY:Xie RuifengFebruary 26, 2023

Guizhou estas la sola provinco sen ajna ebenaĵo en Ĉinio. Ĝi konstruis ŝoseojn kun la totala longeco de pli ol 200 000 kilometroj, kaj rapidvojojn kun longeco de pli ol 8 000 kilometroj, funkcias kaj funkcios preskaŭ 30 000 pontojn. Preskaŭ duono de la monde plej bonaj 100 altaj pontoj troviĝas en Guizhou, kovrante preskaŭ ĉiujn specojn de pontoj. La provinco estas vera "muzeo de pontoj".





Guizhou estas grava ekologia ŝildo por la supraj fluoj de Jangzio kaj Zhujiang-rivero. Kiam oni kreas novajn mondajn rekordojn, ili cerbumas pri konstruado pli mediamika.


Huayudong-ponto estis konstruita en 1991, pro tiamaj teknikoj kaj nuna trafika fluo, la ponto estis certigita kiel danĝera ponto kaj devas esti rekonstruita. Sed, Hongfeng-lago, kiu situas sub la ponto, estas unuaklasa protekt-zono por trinkakva fonto, kaj eksplodi, malkonstrui aŭ konstrui alian ponton certe kaŭzos perturbon al la medio. Feliĉe, post diskutado kaj pensado, la inĝenieroj elpensis novan planon -- uzi malnovan ponton por konstrui novan arkon, utiligi novan arkon por malkonstrui malnovan ponton. Do, tia "anstataŭado" helpis konstruantojn recikli rubojn kaj uzitan akvon, sekve uzi ilin kiel krudmaterialojn por la nova ponto, sen malŝparo kaj poluado.



La 29-an de junio 2021 nova Huayudong-ponto estis finkonstruita kun la anticipa celo "nula poluado al akvofonto, nula perturbo al turismejo, reuzo de rubmaterialoj kaj starigo de nova vidindaĵo". En aprilo 2022 la ponto ricevis la premion Gustavu Lindenthal en la 39-a Internacia Pont-konferenco.


Pli kaj pli densa transport-reto fundamente ŝanĝis la evoluajn kondiĉojn de Guizhou, alportante la fluojn de homoj, varoj, investoj kaj informoj. Glata vojo estas pavimita por modernigo de disvolviĝanta Guizhou.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat