Kiaj atendindaj en du sesioj de 2023?

BY:Xie RuifengFebruary 24, 2023


Baldaŭ komenciĝos la du sesioj (jaraj sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, TPK kaj ĈPPIK) de 2023. La kuranta jaro ankaŭ estas la komenco de ĉiuflanka praktikado de la spirito de la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Do, kiaj atendindaj vidpunktoj estas en ĉi-jaraj sesioj?


Nova gvidantaro


Kiel estigi la novan situacion? La du sesioj montros la direkton. En la sesioj la novaj reprezentantoj de TPK kaj membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK unuafoje prezentiĝos al la publiko.


Tio signifas, ke la nova gvidantaro de la lando formiĝos.


Ekonomia disvolvo


La internacio zorgas, kiel Ĉinio, la monde duagranda ekonomio, projektos en ĉi-jara registara laborraporto por bonkvalita disvolviĝo, fronte al la kompleksaj situacioj en- kaj eksterlande.


Ĉiuj signaloj de la ekonomiaj politikoj de Ĉinio estos publikigitaj en la du sesioj, ekzemple, kiel la lando disvolvos la ekonomion kaj kiel ĝi fiksos la ŝlosilajn indicojn de MEP-kresko, KPI-pliiĝo kaj financa deficito.


Demokratio


En la politika sistemo de Ĉinio, la du sesioj estas gravaj portantoj por praktikado de tutproceza popola demokratio. Tiam, la 13-a konstanta komitato de TPK jam decidis peti ekzamenon en la unua sesio de la 14-a TPK pri amendo de la leĝdona leĝo, kio enskribos la "tutprocezan popolan demokration".


Samtempe, la Tutlanda Komitato de ĈPPIK unuafoje aldonos la rondon de media resurso.


Novaj rimedoj


2023 estas la 45-jariĝo de reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio, la mondo zorgas pri novaj rimedoj de la lando por pordmalfermo.


En la du sesioj de 2023, estas vaste atendata, kiel Ĉinio turnos la enirpunkton de pordmalfermo en streĉpunkton por formi novajn avantaĝojn en disvolviĝo.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat