Ĉinio publikigis konceptan paperon pri tutmonda sekureca iniciato

BY:Xie RuifengFebruary 23, 2023


La 21-an de februaro Ĉinio publikigis "La Konceptan Paperon pri Tutmonda Sekureca Iniciato" por deklari pri kernaj konceptoj kaj principoj de tutmondaj sekureco kaj paco.


Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksteraj Aferoj de la Centra Komitato de KPĈ, faris antaŭan anoncon pri la raporto, kiam li faris ĉefparolon en la 59-a Munkena Sekureca Konferenco en Germanio.


Wang Yi diris, ke Ĉinio lanĉos la paperon por prezenti pli sisteman aliron kaj pli praktikajn rimedojn por trakti tutmondajn sekurec-defiojn. Li esprimis ankaŭ, ke Ĉinio bonvenigas aktivan partoprenon de aliaj landoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat