Centjara ŝtalponto sur la Flava Rivero

BY:LIUFebruary 22, 2023

La urbo Lanzhou de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio troviĝas ĉe la Flava Rivero, unu el la plej gravaj riveregoj en Ĉinio, kaj pro tio, ke la rivero trafluas la urbon, kaj lokaj loĝantoj ofte bezonis transiri la riveron. Dum vintro oni povis simple piediri sur glacio, sed dum aliaj sezonoj la nuraj ebloj estis ponto improvizita sur aro da kunligitaj lignaj boatoj aŭ transiro per tipaj boatoj faritaj el ŝafa felo. Por definitive solvi la problemon de river-transiro, iu germana firmao estis dungita por konstrui ŝtalponton trans la Flava Rivero. Longa je 234 metroj kaj larĝa je 7.5 metroj, la ponto estis konstruita en tri jaroj el materialoj importitaj el Germanio en 1907, kiam la konstruado komenciĝis. En 1928, la ponto ricevis la nomon Zhongshan, ĉina nomo de d-ro Sun Yat-sen, kiel omaĝo al li. Nuntempe, la ponto por piedirantoj estas fama vidindejo de la urbo.


Transirado de la Flava Rivero per boato el ŝafa felo, komence de la 20-a jarcento


Homoj piede transiras la Flavan Riveron dum vintro antaŭ la konstruado de la ponto


Ponto improvizita sur kunligitaj boatoj, komence de la 20-a jarcento


Zhongshan-ponto, fotita la 21-an de februaro 2023


Homoj sur Zhongshan-ponto, la 21-an de februaro 2023




Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat