Kial trajnoj elreliĝis tiom ofte en Usono?

BY:Xie RuifengFebruary 20, 2023

Laŭ raporto de la retejo de la usona revuo Newsweek, pli ol dek trajnaj akcidentoj okazis en Usono en malpli ol du monatoj ĉi-jare. Estas ŝoke, ke ĉiujare en Usono okazas averaĝe 1 700 akcidentoj de trajna elreliĝo. Laŭ la datumoj de la usona Ministerio pri Transportado, averaĝe ĉirkaŭ 4.5 milionoj da tunoj da toksaj kemiaĵoj estas fervoje transportitaj ĉiujare, kaj 12 000 relveturiloj portantaj danĝerajn varojn pasas tra urboj ĉiutage.



"Estas neeble, ke kelkaj trajnoj samtempe elreliĝis. Devas esti problemoj ie!" Sur sociaj platformoj en Usono, homoj esprimis siajn dubojn. Nun, la elreliĝo de trajno ŝarĝita per toksaj kemiaĵoj en la ŝtato Ohio daŭre fermentas, kaj la lokanoj ankoraŭ luktas en paniko kaj dubo. Similaj akcidentoj de elreliĝo okazis poste ankaŭ en Teksaso kaj Sud-Karolino en Usono.


Fakte, laŭ la sinsekvo de "trajno, fervoja kompanio, fervoja sistemo, infrastrukturo kaj la usona registaro", homoj povas trovi, ke ĉi tiu akcidento de trajna elreliĝo estas la neevitebla rezulto de la kaŝitaj sekurecaj danĝeroj akumulitaj kaj kaŭzitaj dum la serĉado de fervoja kompanio pri maksimumaj profitoj kaj reflektas la "monavidecon" de la tuta usona fervoja sistemo, montrante la profundajn disvolvajn problemojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat