Ĉinio invitas ĵurnalistojn raporti pri jaraj du sesioj

BY:Xie RuifengFebruary 17, 2023


La Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) invitas enlandajn kaj eksterlandajn ĵurnalistojn raporti pri iliaj jaraj sesioj en marto, laŭ oficiala deklaro publikigita la 16-an de februaro.


La unua sesio de la 14-a TPK estas planita malfermiĝi la 5-an de marto, kaj la unua sesio de la 14-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK komenciĝos la 4-an de marto.


La deklaro kune publikigita de la ĝeneralaj oficejoj de TPK kaj ĈPPIK diris, ke novaĵa raportado de la du sesioj estos efektivigita per diversaj rimedoj, inkluzive de surlokaj raportoj, interretaj videoligoj kaj skribaj formoj, kaj ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj en Pekino estas bonvenaj por partopreni.


La deklaro aldonis, ke ankaŭ alilandaj ĵurnalistoj, kiuj ne restas en Pekino, estas bonvenaj por raporti pri la okazaĵoj per interretaj videoligoj aŭ skribaj formoj. Alilandaj ĵurnalistoj, kiuj volas raporti pri la du sesioj, devas sendi petojn al la gazetara centro de la du sesioj.


(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat