TPK kondamnas Ĉambron de Reprezentantoj de Usono pro rezolucio pri ĉina aerveturilo

BY:Xie RuifengFebruary 17, 2023


La 16-an de februaro la Tutlanda Popola Kongreso (TPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, forte kondamnis kaj firme oponis la rezolucion de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono pri la eniro de ĉina civila senpilota aerveturilo en la aerspacon de Usono.


La Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de TPK diris en deklaro, ke la tiel nomata rezolucio pri uzo de altaltituda balono fare de Ĉinio super la usona teritorio sensaciigas la "ĉinan minacon", kio estas nenio alia ol malica sensaciado kaj politika manipulado.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat