Kies masko de homaj rajtoj estis demetita?

BY:Xie RuifengFebruary 16, 2023


La 3-an de februaro, trajno elreliĝis en Ohio, Usono, kaŭzante likiĝon de danĝeraj kemiaĵoj. Laŭ raportoj de usonaj amaskomunikiloj, ĉirkaŭ 50 vagonoj de kargotrajno elreliĝis, 10 vagonoj estis ŝarĝitaj per toksaj kemiaĵoj, kaj 5 vagonoj portantaj vinilan kloridon estis en risko de eksplodo. La 6-an de februaro, la loka krizresponda sekcio decidis fari "subregan eligon" de la toksa gaso, tio estas elŝuti vinilan kloridon en pretigitan tunelon por eksplodo, kaj urĝe evakuis la loĝantojn ene de kelkaj kilometroj. Tri tagojn poste, loka registaro diris al loĝantoj, ke ili povas reveni al siaj hejmoj, deklarante, ke la elreliĝinta trajno kaŭzis nenian poluon. Sed la 13-an de februaro, granda nombro da teruraj fotoj ekaperis, montrante flamojn leviĝantajn al la ĉielo, nigran fumon ondiĝantan kaj grandegan fungonubon leviĝantan de la proksima grundo. Tio ebligas al homoj vidi la gravecon de la akcidento.


Tio, kion homoj plej volas scii, estas: kiom da media damaĝo kaŭzis la trajnoelreliĝo? Kiajn kontraŭrimedojn prenos la usona registaro kaj la fervoja kompanio? Sed ĝis nun, la usonaj popolanoj ankoraŭ ne ricevis kontentigan rezulton.


La devo de registaraj oficistoj estas respekti homajn rajtojn kaj protekti vivojn, tamen usonaj politikistoj kaj profitgrupoj malantaŭ ili kvazaŭ jam kutimiĝis al damaĝo de publika intereso. Kiu protektos la vivojn de ordinaraj usonanoj kaj kiu defendos ilian sanon? Usonaj politikistoj, kiuj ĉiam parolas pri homaj rajtoj, ne devas ŝajnigi sin surdaj kaj mutaj.


(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat