Astronaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-15 faros sian unuafojan kosmopromenadon

BY:Xie RuifengFebruary 9, 2023


Astronaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-15 faros sian unuafojan kosmopromenadon en sekvaj tagoj.


La skipo restis 70 tagojn en la ĉina kosmostacio, post kiam la kosmoŝipo estis lanĉita en la 30a de novembro 2022.


En januaro ili pasigis la Printempan Feston en la kosmostacio, kaj dume ili sendis siajn novjarajn bondezirojn al la popolo sur la Tero.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat