Ĉinio anoncis pri severa traktado kun usona flanko pro perforta atako kontraŭ civila aerveturilo

BY:Xie RuifengFebruary 7, 2023


Nome de la ĉina registaro, Xie Feng, vicministro de eksterlandaj aferoj de Ĉinio, anoncis pri severa traktado kun respondeculo de la usona ambasadorejo en Ĉinio en la 5-a de januaro, pri tio, ke Usono perforte atakis ĉinan civilan senpilotan aerveturilon.


Xie diris, ke senintenca eniro en la usonan aerspacon fare de ĉina civila senpilota aerveturilo estas hazarda evento kaŭzita de nerezistebla forto, kaj tiu fakto estas evidenta kaj nedistordebla. Sed, ignorante tiun fakton, la usona flanko obstine misuzis forton kontraŭ la civila aerveturilo forlasonta la usonan aerspacon, kio estis klare troiga kaj severe malobservis la spiriton de internacia juro kaj internacian praktikon. La faro de la usona flanko serioze batis kaj damaĝis klopodadon kaj procezon de la du flankoj por stabiligi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono depost la renkontiĝo de la dulandaj ŝtatgvidantoj en Balio, Indonezio. La ĉina flanko esprimas firman oponon kaj proteston kontraŭ la faro de Usono kaj urĝas ĝin ne alpreni agojn kontraŭajn al la interesoj de la ĉina flanko, nek pligravigi la tension. La ĉina registaro zorge priatentas la evoluon de tiu afero, firme protektas justajn interesojn kaj rajtojn de ĉinaj entreprenoj, firme defendas interesojn kaj dignon de la ĉina flanko kaj rezervas la rajton fari pluapaŝan necesan reagon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat