Lanterna Festo -- ĉina "Valentena Tago"

BY:Xie RuifengFebruary 3, 2023

La Lanterna Festo, kulmino de la ĉina novjaro, estas celebrata en la 15a tago de la unua monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro. Ĉi-jare la festo estas en la 5a de februaro.



En la festo homoj kutime kuniĝas kun siaj familianoj, rigardas lunon, lumigas lanternojn, spektas leon- aŭ drakdancojn kaj manĝas pastobuletojn faritajn el faruno de glueca rizo. Fakte en antikveco, krom spektado de lanternoj kaj aliaj tradicioj, la festo estis ankaŭ la "Valentena Tago".


En antikva Ĉinio virinoj kutime ne rajtis eliri el la domo. Ankaŭ estis elir-malpermeso por malhelpi krimojn, ekzemple vetludon kaj ŝtelon dum nokto. Neniu rajtis vojaĝi inter 19:00 kaj 5:00, krom funebraj aranĝoj, kuracado kaj geedziĝo.



Sed en la nokto de la Lanterna Festo, ĉiuj povis libere promeni eksterdome. Per diversaj ludoj, virinoj povis libere interagi kun viroj ekster regulaj horoj. Pro la malstreĉo de la reguloj kaj petolado, iuj fakuloj opinias, ke la tiama Lanterna Festo funkciis kiel la ĉina "Valentena Tago".


Redaktoroj: Liu Zijia kaj Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat