Virina drakdanco en Zhejiang de Ĉinio

BY:Xie RuifengFebruary 3, 2023

Por bonvenigi la Lanternan Feston en la dekunua tago de la unua monato laŭ la ĉina tradicia lunkalendaro, komenciĝis la drakdanco farita de virinoj akompanata de sonoj el gongoj kaj tamburoj en Yaokou-vilaĝo, Hangzhou-urbo, Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio. La drako de la drakdanco estas formita de kunligitaj pli ol 50 benkoj, kiuj estas tenitaj kaj levitaj de vilaĝaninoj.









Tia drakdanco, kun historio de pli ol 200 jaroj, estas nemateria kultura heredaĵo de la urbo. Ĝi esprimas bondezirojn de la popolo por bona rikolto.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat