Mesaĝoj el la filmo La Vaganta Tero II

BY:LIU February 2, 2023

En 2019, la filmo La Vaganta Tero furoris en kinejoj de Ĉinio. Ĝi estas sciencfikcio bazita sur verko de Liu Cixin, sendube unu el la plej bonaj aŭtoroj de malmola sciencfikcio, subĝenro de sciencfikcio karakiterizita de zorgo pri ĝusta, logika kaj detala aplikado de sciencaj konceptoj.



La temo de la filmo rilatas al neevitebla evento: laŭ tempopaso, sunbrilo malrapide fariĝos pli kaj pli intensa, ĝis la momento kiam la Suno fariĝos ruĝa giganto. Laŭ taksoj, post du miliardoj da jaroj, la Tero estos netaŭga por vivaĵoj, kaj post ekscio pri tio, nia emo daŭrigi la ekziston de la homaro instigas nin priesplorimanieron savi la homaron.


En tiu ĉi momento, Liu Cixin surprizas nin per propono tre malsimila al la malnovaj kliŝoj de sciencfikcio: anstataŭ verki unu plian rakonton pri kosmoŝipoj transportantaj kelkajn elektitojn al alia planedo, Liu proponas, ke ni uzu la Teron mem kiel kosmoŝipon, ŝanĝante ĝian orbiton por ke ĝi transportu nin al la plej proksima sun-sistemo, kun homoj loĝantaj en subteraj urboj dum la kelkjarmila vojaĝo. Ĉu frenezaĵo? Tioestas ja grandioza projekto, giganta sciencteknika defio, tamen realigebla.


Tiu solvo ankaŭ montras la ĉinan koncepton, ke ĉiuj devas ĝui la fruktojn de disvolvado kaj neniu devas esti postlasita: en okcidentaj filmoj, solvado de grandaj krizoj kiuj minacas la homaron kutime estas bazita sur savado de grupeto de homoj koste de la laboro kaj vivoj de ĉiuj aliaj; sed la solvo proponita de Liu Cixin baziĝas sur la ĉina vidpunkto, ke ĉiu el ni devas kunigi fortojn kaj batali kune ĝis la fino.


Homoj spektas la filmon La Vaganta Tero en kinejo.


Post granda sukceso de tiu filmo, oni decidis lanĉi novan, kiu fakte rakontas pri tio, kio okazis antaŭ la tempo de la unua filmo. La Vaganta Tero II debutis dum la Printempa Festo en Ĉinio, kaj jam en la unuaj tagoj, biletvendado superis unu miliardon da juanoj.


Forta punkto de ĉi tiu filmo estas la emfazo en la bezono unuigi la homaron: male al Hollywood-aj filmoj, en kiuj Usono savas la mondon, la ĉina filmo substrekas la gravecon de internacia kunlaboro: ĉiuj landoj agas kune kontraŭ komuna minaco.


Tiu ĉi fakto dialogas kun la ĉina propono, ke rilatoj inter landoj estu surbaze de reciprok-profita kunlaboro, kio donas ŝancon al ĉiuj partopreni en kunlaboro kaj kundividi la fruktojn de tiu kunlaboro, male ol la nulsuma ludo nuntempe praktikata de Okcidento, laŭ kiu venko de unu nepre implicas malvenkon de alia.


El tiu punkto ni venas al la propono de prezidanto Xi Jinping pri komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Vivantaj sur la sama planedo, ni devas kune prizorgi ĝin por nia komuna bono, alie ni kune suferos la konsekvencojn de la malbono, kiun ni faris al ni mem.


En mondo kun tiom da defioj, kiuj postulas internacian kunlaboron por esti solvitaj, konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro fariĝas urĝa tasko, sed prokrastita pro konservado de arkaika pensmaniero, kiu ne akordiĝas kun la postuloj de nuntempa mondo, en kiu landoj estas pli kaj pli interligitajkaj interdependaj. Unu el la scenoj de la filmo estas vera leciono pri tiu temo: dum intertraktado, okcidentaj gvidantoj volas provizore ĉesigi la projekton pro ĝia malpopulareco. La ĉina flanko tiam malkaŝas evidentan veron kiun aliaj ne volas vidi: la suno ne atendos, ĝi daŭrigos sian naturan ciklon, konsumante la tempon kiun ni havas por agado.


Dum la disvolviĝo de la projekto, neatendita problemo postulas internacian kunlaboron, kaj astronaŭtoj el la tuta mondo estas senditaj al komuna misio. En ĉi tiu momento, la brazila aktorino Daniela Tassy aperas en sia kosmovesto kun la brazila flago. Kvankam ŝi estas la nura brazilano aktoranta en la filmo, ŝia rolo estas fakte nur unu el la multaj membroj de brazila kosmotrupo.


La relative ofta apero de brazila flago kaj la fakto, ke Daniela interagas kun la ĉina stelulo Wu Jing, unu el la protagonistoj de la filmo, montras, ke ĉinoj fidas je la kapablo de Brazilo doni pli grandan kontribuon al la mondo en la estonteco, kadre de scienctekniko, diplomatio kaj aliaj sektoroj.



Mi ne certas, ĉu Wu iam lernis Esperanton, sed Daniela iomete lernis la lingvon de Zamenhof en Brazilo. Iel ajn, alia detalo de la filmo speciale kaptas la atenton de ni, esperantistoj: la malsamaj roloj el malsamaj landoj parolas en siaj denaskaj lingvoj, kaj ili uzas aparaton kiu aŭtomate interpretas al sia denaska lingvo. Tiu teknologio estas tiom bona, ke ĝi permesas al brazila kaj ĉina astronaŭtoj interparoli kaj labori kune en kompleksaj misioj!


Tiu teknologio solvas gravan kontraŭdiron inter la efektiva bezono de homoj de la tuta mondo interkomuniki kaj kunlabori por komuna bono, kaj la graveco konservi lingvan diversecon: ĉiu parolas sian propran lingvon sen esti malkomprenata nek diskriminaciata pro tio.


Kvankam la filmo ne mencias Esperanton, ĝi lingva medio implicas, ke teknologio solvos la problemon de internacia komunikado. Tio ne signifas, ke Esperanto malaperos, ĝi povas plu ekzisti pro sia kultura kaj historia valoro, sed analizante pli detale la filmon oni povas rimarki, ke malgraŭ la evoluo de teknologio pri komunikado, ĉiu familio konsistas de homoj kiuj parolas komunan lingvon. Ĉu la estonteco de Esperanto estas fariĝi hejma lingvo de internaciaj familioj?



Verkis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat