IMF antaŭvidas ĉinan ekonomian kreskon je 5.2% en 2023

BY:Xie RuifengFebruary 1, 2023


La 31-an de januaro la Internacia Mona Fonduso (IMF) okazigis gazetaran konferencon en Singapuro kaj publikigis la ĝisdatigon de la raporto pri monda ekonomio. IMF montras, ke la tutmonda ekonomia kresko en 2023 estos 2.9%, kaj ĝi altiĝos al 3.1% en 2024. La raporto ankaŭ antaŭdiras, ke la ekonomia kresko de Ĉinio estos 5.2% en 2023.


Kompare kun la raporto publikigita en oktobro de 2022, la antaŭvido de IMF pri ekonomia kresko en 2023 altiĝis je 0.2% (antaŭe estis 2.7%).


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat