Kiel Pekino venkis la batalon kontraŭ aerpoluado

BY:LIUJanuary 31, 2023

Kiam mi unuafoje alvenis al Pekino, fine de oktobro 2015, estis belega blua ĉielo, sen ajna signo de tiu fumnebulo de tempo al tempo montrata en alilandaj televidĵurnaloj. En la sekvaj tagoj ankaŭ estis relative pura aero kaj blua ĉielo, sed mi baldaŭ estis avertita, ke tio ne daŭrus longe.


Fotoj faritaj de Zou Yi en februaro 2013 kaj 2022 klare montras la plibonigon de aerkvalito en Pekino.


Kaj tiu bela vetero ja ne daŭris: en la sekvaj monatoj, dum vintro, estis tagoj kun severa poluado, kaj eĉ dum la aliaj sezonoj de la jaro estis malfacile vidi bluan ĉielon. Dum mia unua semajno en Pekino, miaj kolegoj en la laborejo aĉetis en interreto maskojn N95 por uzi surstrate dum la vintro kaj proponis al mi aĉeti kelkajn.


Tiutempe estis populara -- ĉefe ekster Ĉinio -- la mito, ke spiri pekinan aeron en unu tago estas kiel fumitutan pakaĵon da cigaredoj. Mi priesploris tion kaj malkovris, ke tuttaga spirado surstrate dum la plej poluitajtagoj fakte"ekvivalentis" maksimume du cigaredojn, sed tiu komparo estas tre malpreciza, ĉar la malpuraĵojtroveblaj en la aero diferencas de tiuj troveblaj en cigareda fumo.


Ĉiuokaze, iu ajn pekina loĝanto en tiuj jaroj fariĝis fakulo pri aerpoluado, ĉar la temo estis inter la plej grandaj zorgoj de la loĝantoj: ĉiumatene, post vekiĝo, aŭ antaŭ eliri el mia hejmo, mia ĉefa zorgo estis kontroli la PM2.5 (averaĝa kvanto de partikloj kun diametro malpli granda ol 2.5 mikronoj en unu kubmetro da aero). La unuan fojon kiam mi aŭdis pri ĉi tiu indico, mi faris rapidan esploron en interreto kaj trovis la jenan informon: la aero estus "spirebla" ĝis 200 unuoj da partikloj po kubmetro, PM2.5 pli alta ol tiu estus danĝera por homa sano. Sed ne malofte mi pasigis semajnojn kun PM2.5-indico super 300.


Servocentro en Daxing-distrikto de Pekino, konstruita en loko antaŭe uzita kiel karbostokejo


Kaj PM2.5 estis temo de ĉiutagaj babiladoj en laborejo, parkoj kaj renkontiĝoj kun amikoj. Samtempe, mi sentis min malĝoja pro la granda nombro de brazilanoj defendantaj senarbarigon kaj mildigon de mediprotektaj reguloj kiel maniero allogi investojn kaj akceli ekonomian kreskon. Tiuj homoj neniam spertis ekstreman poluon, pro tio ili ne kapablas aprezi la puran aeron, kiun ili havas. Ili ankaŭ ne scias pri la grandegaj monsumoj kiujn Ĉinio bezonis elspezi dum la lastaj jardekoj por rebonigi la medion, preventi kaj kuraci malsanojn kaŭzitajn de aerpoluo kaj ŝanĝi siajn energifontojn el karbo al aliaj malpli poluaj.


En tiu sama epoko, Pekino estis elektita por gastigi la Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn 2022 kaj promesis puran aeron kaj bluan ĉielon dum la ludoj. En 2016 estis aprobita la 13-a Kvinjara Plano de la ĉina registaro, kiu havis ambiciajn mediprotektajn celojn, emfazante la aerkvaliton. Sed solvi la problemon de aerpoluado en Pekino, laŭ mi, postulus almenaŭ du jardekojn, eĉ kun alpreno de drastaj rimedoj.


Mia malpravo estis rapide pruvita: jam en 2017 mi rimarkis sufiĉe grandan plibonigon de la aerkvalito en Pekino. Tiujare mi vizitis en la pekina distrikto Daxing kulturdomon sur la loko de malnova karbbruligejo konstruita por hejtado dum la vintro.


Superbazaro anstataŭas karbostokejon.


La sekvan jaron, mi unuafoje uzis la metrolinion S1 -- tiam ĵus inaŭgurita, estante la unua de Pekino kiu uzas maglevojn anstataŭ ordinarajn trajnojn -- kaj mi vidis tra la fenestro la konstrulaboron de la parko Shougang, konstruita sur la loko de malnova ŝtalejo. Tie troviĝas la stadiono pri skisaltado Big Air Shougang, unu el la allogaĵoj de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.


Samtempe karbocentraloj estis fermitaj aŭ konvertitaj al gascentraloj, dum en pluraj lokoj de la provinco Hebei kaj la Interna Mongolio estis inaŭguritaj sun- kaj ventocentraloj -- mi vizitis kelkajn el ili kaj malkovris, ke ili estas konstruitaj ne nur por kontentigi la nacian postulon pri verda energio, sed ankaŭ kiel parto de pli ampleksa projekto por krei laborpostenojn kaj enspezojn por la loĝantoj de la kamparo, kontribuante por la malaperigo de malriĉeco. La lasta karbominejo en Pekino estis fermita en 2019.


Alia grava rimedo alprenita estis la translokigo de industrioj al aliaj partoj de Ĉinio, iniciato ligita ne nur al la mediprotektaj bezonoj, sed ankaŭ al disvolviĝo de malpli disvolviĝintaj regionoj de la lando kaj limigo de urbokresko per transdono de ekonomiaj aktivaĵoj neesencaj por la ĉefurbo al aliaj urboj, por tiel plibonigi la uzon de urba areo kaj la vivokvaliton de la loĝantaro.


De karbostokejo al servocentro: pli pura energifonto oportunas la lokan komunumon.


Lastatempe mi konis la ekologiiston Zou Yi, kiu ekde 2013 ĉiutage fotas la ĉielon de la ĉefurbo de Ĉinio. Liaj fotoj, samkiel la historia serio de datumoj pri aerkvalito en Pekino, pruvas, ke estis reduktita je 66% la averaĝa denseco de PM2.5 dum ĉi tiuj dek jaroj. Zou komencis ĉi tiun laboron kun la celo dokumenti la evoluon de aerkvalito tra la jaroj, kaj nun li fieras vidi la progreson atingitan dum jardeko.


Ni kune iris al la distrikto Daxing por viziti unu el la multaj centraloj, kiuj vintre provizas la hejtad-sistemon de la urbo. La vaporkaldrono, antaŭe hejtita per bruligo de karbo, nun funkcias per tergaso. Kiel rezulto, 70% de la areo de la centralo, antaŭe bezonata por karbostokado por tuta vintro, estis disponigita por alispecaj uzoj kaj transformita en servocentron por la loka komunumo, kun restoracio, butikoj, superbazaro, kulturdomo kaj sportejo, alportante pliajn avantaĝojn al la loĝantoj de tiu areo.


Pekino plenumis sian promeson kaj okazigis la Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn sub blua ĉielo. La ludoj finiĝis, sed la blua ĉielo daŭras.



Verkis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat