Pasigi Printempan Feston sub la Granda Muro

BY:Xie RuifengJanuary 30, 2023


Dum la feriado de ĉi-jara Printempa Festo, je la 16-a horo ĉiutage, ekestis sono de gongoj kaj tamburoj kaj prezentadoj de leondanco kaj folkloraj dancoj ĉe la piedo de Mutianyu-sekcio de la Granda Muro.



Por ĉi-jara Printempa Festo, la buroo pri kulturo kaj turismo de Pekino okazigis la programon "pasigi la Printempan Feston sub la Granda Muro". En la distriktoj Huairou, Yanqing kaj aliaj, kiuj situas ĉe la Granda Muro, la lokaj registaroj, kompanioj kaj hoteloj okazigis riĉajn aktivadojn pri la Printempa Festo, kiuj ne nur allogis multajn turistojn, sed ankaŭ riĉigis la vivon de lokanoj.




Ĉe la Granda Muro Badaling, reaperis la entuziasmo pri glaciaj kaj neĝaj sportoj alportita de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. En Yanqing-distrikto, la Longqingxia-a Glacilanterna Karnavalo allogis turistojn el la tuta lando. Multaj skiejoj malfermis siajn servojn dumnokte. Tio aperigis ardan etoson eĥante la programon.


 Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat