IMF: Ĉinio estos plej granda movforto por monda ekonomio en 2023

BY:Xie RuifengJanuary 29, 2023


Lastatempe, la efiko de Ĉinio al la monda ekonomio ekestis atente observata de internaciaj organizoj kaj financaj institutoj.


La 16-an de januaro, la ĝenerala sekretario de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado diris, ke la alĝustigoj de Ĉinio pri preventado kaj regado de la pandemio estas bonvenigataj, kio helpos funkciadon de la proviz-ĉenoj kaj mildigos la tutmondan inflacion. Børge Brende, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, diris, ke la alĝustigoj de Ĉinio pri preventado de la epidemio antaŭenigos ekonomian kreskon kaj helpos la tutmondan ekonomian reboniĝon. La Internacia Mona Fonduso (IMF) diris, ke la ĉina ekonomio daŭre kreskos en 2023 kaj Ĉinio fariĝos la plej granda movforto por la monda ekonomio.


Antaŭ dekkelkaj tagoj, Kristalina Georgieva, direktoro de IMF, alvokis Ĉinion daŭrigi ekonomian malfermadon. "Por Ĉinio, la plej grava afero estas persisti ĝisfine." Georgieva diris, "Se la lando persistos, ĉirkaŭ je la mezo de ĉi tiu jaro, Ĉinio fariĝos pozitiva kontribuanto al la tutmonda averaĝa kresko."


Ankaŭ ĉefaj internaciaj amaskomunikiloj tenas grandan atenton pri la ekonomiaj datumoj de Ĉinio. Laŭ analizo en la retejo de BBC, aliaj ekonomiaj datumoj de Ĉinio, kiel la podetalaj vendoj de konsumaĵoj kaj la aldonvaloro de industriaj entreprenoj super la difinita grandeco, publikigitaj kun la MEP-datumoj en decembro, estis pli bonaj ol tiuj antaŭviditaj. Koncernaj personoj diris, ke tio estas bona informo por la ekonomio, kio montras, ke hejma konsumo ankoraŭ estas bona, kaj Ĉinio havos pli fortan kreskon, kio ankaŭ helpos la mondan ekonomian kreskon.


La ĉefa ekonomikisto de la kompanio S&P Global Market Intelligence diris al BBC, ke ŝi jam vidis signojn de reprospero de konsumanta aktiveco post la noviĝo de ĉinaj politikoj. La aĉetpovo de ĉinaj konsumantoj okupas ŝlosilan pozicion en la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat