Pekinaj templaj foiroj en ĉijara Printempa Festo

BY:LIUJanuary 20, 2023

La decido de ĉinaj aŭtoritatoj reklasifiki KOVIM-19 kiel infektan malsanon B-klasan (antaŭe ĝi estis A-klasa) revenigis la templajn foirojn (Miaohui) al la aro de aktivaĵoj celebre al la Printempa Festo, ankaŭ konata kiel la ĉina novjaro, post tri jaroj. Ili estis malpermesitaj ekde 2020 pro la kontraŭepidemiaj rimedoj.



Templa foiro estas antikva tradicio lige al la Printempa Festo, kaj estis populara jam en la dinastio Liao (907-1125). En antikveco, la granda homfluo ĉe temploj dum festotagoj allogis komercistojn al la ĉirkaŭaĵoj de tiuj temploj por vendi siajn produktojn. Laŭ tempopaso, kulturaj kaj artaj aktivaĵoj fariĝis ankaŭ tradicioj en tiuj foiroj.


En Pekino, templaj foiroj estas delonge popularaj inter lokanoj. Ekzemple, la templa foiro Changdian havas historion por ĉirkaŭ 500 jaroj kaj estas unu el la kvar grandaj templaj foiroj de Ĉinio, fama pro sia grandeco kaj ankaŭ pro la komercoj de prikulturaj varoj: tie oni povas aĉeti librojn, antikvaĵojn, kaligrafiaĵojn kaj tradiciajn metiartaĵojn. Ĝi estas listigita kiel nemateria kultura heredaĵo.


Alia grava templa foiro estas tiu de Badachu, loko kie troviĝas ok budhismaj temploj kaj monaĥejoj, inkluzive de pagodo kiu gardas gravan relikvon: dento de la Budho. Eĉ dum la pandemio, malgraŭ la neokazigo de la foiro, Badachu estis unu el la plej popularaj lokoj por bruligi incenson kaj peti benojn por la nova jaro. Nun, la Printempa Festo en Badachu estas pli interesa: vizitantoj povos lumigi bonaŭguran kandelon, trinki bonaŭguran teon, manĝi aŭspiciajn kukojn, sonorigi sonorilojn kaj bruligi incenson por havi bonŝancon en la nova jaro.


Ĉiu templa foiro havas siajn proprajn allogaĵojn. Tiu de la parko Ditan (Tera Altaro) estas fama pro folkloraj tradicioj, kiuj povas esti spertataj de vizitantoj, kaj ankaŭ pro prezentaĵoj de muziko kaj danco.



La foiro de la templo Hongluo en la distrikto Huairou estas malproksime de la urbocentro, sed estas tre ŝatata pro la intermiksiĝo de popola kulturo, printempfestaj tradicioj kaj kulturaj aktivaĵoj. Tiu templo estas tre ŝatata de tiuj, kiuj volas preĝi por paco, sano kaj trankvilo en la nova jaro. Post preĝado, vizitantoj kaptas la oportunon por spekti akrobataĵojn.


Sed ne ĉiu templa foiro troviĝas ĉe templo. Bona ekzemplo estas tiu de la akvourbeto Gubei, turismejo kreita surbaze de la antikvaj kanaloj de Wuzhen en suda Ĉinio. La forta punkto de tiu templa foiro estas ĝiaj atelieroj pri tradiciaj manartaĵoj, kaj dum la tago okazas prezentado de leondanco.


La templa foiro de la parko Longtan estas tre bunta. Ĝi donas al vizitantoj distrajn aktivaĵojn, prezentaĵojn pri ĉinaj tradicioj kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj ankaŭ foiron, kie oni povas aĉeti florojn, librojn, manĝaĵojn kaj eĉ veturilojn!


Alia templa foiro kun specialaj trajtoj estas tiu de la parko Daguanyuan, konstruita surbaze de scenoj priskribitaj en la fama libro Ruĝdoma Sonĝo de Cao Xueqin, unu el la kvar klasikaĵoj de la ĉina literaturo. La templa foiro Daguanyuan estas riĉa je kulturaj aktivecoj, inkluzive de teatraĵo kreita surbaze de unu ĉapitro de la libro.


Kaj ekzistas eĉ "internacia" templa foiro! Ĝi okazas en la amuzparko Shijingshan, kaj tie vizitantoj povas gustumi tipajn manĝaĵojn kaj aŭskulti muzikon el diversaj landoj.



Komence de 2020, kiam la novkoronviruso ekdisiĝis, la parkoj de Pekino estis pretaj por okazigi siajn templajn foirojn, bedaŭrinde tiujare ili ne okazis. Tri jarojn poste, la reveno de la templaj foiroj markas la komencon de la post-kovim-a epoko, ĝuste en la Jaro de Leporo (aŭ kuniklo, ĉar la originala termino akceptas ambaŭ tradukaĵojn): laŭ antikva ĉina legendo, la Lepordio, kiu loĝas sur la luno, sin dediĉas al preparado de kuraciloj.


La tempo estas favora por rekomenco post la pandemio, ke la Jaro de Leporo alportu kuracilon kontraŭ la malbonoj, kiuj trafis la mondon en la lastaj jaroj. Feliĉan Printempan Feston!



Verkis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat