Inaŭguriĝis jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo en Davoso

BY:Xie RuifengJanuary 18, 2023


La 16-an de januaro inaŭguriĝis jarkunveno por la Monda Ekonomia Forumo, nome Davosa Forumo. La temo de ĉi-jara forumo estas "plifortigi kunlaboron en la disfendiĝanta mondo". La forumo fokusiĝas en jenaj kvin flankoj: kiel solvi energian kaj grenan krizon, kiel trakti altan inflacion, altan ŝuldon kaj malaltan kreskon de la monda ekonomio, kiel apliki novajn teknikojn por akceli renovigon kaj prosperigi industriojn, kiel solvi malfortecon de la nuna socio kaj kiel trakti geopolitikan riskon sub la nova dialoga kaj kunlabora sistemo en plurflanka mondo.    


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat