Leporo, reprezentanto de bonaŭguro en legendoj

BY:定时January 18, 2023

La 22-an de januaro 2023, laŭ la ĉina lunkalendaro, komenciĝos la Jaro de Leporo.



Zodiakaj bestoj estas gravaj partoj de la tradicia ĉina kulturo, ili funkcias kiel maskoto de la Printempa Festo kaj simbolas la ĉinan kulturon. Leporo estas ĉarma kaj vigla, indikas vivforton kaj viglecon. 



Se drako kaj fenikso tradicie reprezentas la nobelaron de antikva Ĉinio, leporoj kaj kunikloj estas simboloj de bonŝanco kaj riĉeco inter ordinaraj homoj. Bildoj pri leporoj troviĝas preskaŭ ĉie, kiel kaligrafaĵoj, pentraĵoj, arkitekturaj ŝablonoj, ornamoj de vestaĵo, infanaj ludiloj, ĉiutagaj iloj kaj eĉ stampoj...



Tiu spegulo prezentas legendon pri la lundiino Chang'e, tenante la du karakterojn 大吉 (daji, kun la signifo "granda bonaŭguro") kaj akompanata de leporo sur la luno. La popola legendo "Chang'e fluganta al la luno" kunigis Chang'e, leporon kaj la lunon.



Ĉina popolo, laŭ la legendoj, artecigis kaj homigis leporojn, kio formis la tiel nomatan "lepordion". Lepordio estas populara pupo kreita kiam homoj faris oferadon al la lundio por resaniĝo kaj vivenordiĝo. La lepordio aspektas kiel antikva ĉina kavaliro kaj estas tre populara inter infanoj.



En antikveco, oni kredis, ke leporo havas ses virtojn: lerteco, diligenteco, kuraĝo, saĝeco, bonkoreco kaj harmoniemo. Eĉ hodiaŭ, dorlotbestaj leporoj kaj kunikloj estas ŝatataj pro ilia aminda aspekto kaj trankvileco. Krome, eksterlandaj filmoj, animacioj kaj ludiloj pri leporoj aŭ kunikloj estas vaste akceptitaj de ĉinaj familioj. Ekzemple, en la Ezopa Rakonto la Leporo kaj la Testudo instruas al infanoj, ke humileco pelas progreson dum aroganteco alportas malvenkon.



La lunsondilo Chang'e portanta la esplorveturilon Yutu (blankjada leporo) en la kosmon prezentas la alprenon de ĉina folkloro en la lunesploran mision. La persistema klopodado de ĉinoj realigas la legendon de Chang'e kaj la leporo.



De legendoj al ĉiutaga vivo, leporo (kuniklo) ĉiam alportas al ni bonaŭguron. Malgraŭ nia aĝo, en la koro de ĉiu el ni troviĝas aminda leporo!


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat