Por bonvenigi la Printempan Feston kaj pli bone heredi la tradician kulturon de la ĉina nemateria kultura heredaĵo, la Ĉina Nacia Arta kaj Metiarta Muzeo kaj Ĉina Muzeo de Nemateria Kultura Heredaĵo okazigas la ekspozicion "Lanternoj por Festo de la Jaro de Leporo" en Pekino de la 14-a de januaro ĝis la 5-a de februaro.
Lanternaro pri "Ruĝdoma Sonĝo"
Lanternaro pri "Pilgrimo al la Okcidento"
Lanterno farita de pekina artisto
Lanterno farita de quanzhou-a artisto
Artefaritaj hometoj sur la lanternaro estas vivecaj.
Kiel tradicio de Ĉinio, lanterna festivalo estas grandskala lum-ekspozicio okazigita ĉe la Printempa Festo kaj la Lanterna Festo. Lanterno fariĝis simbolo de bonaŭguro, portante la esperon de homoj pri pli bona vivo kaj feliĉa estonteco.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat