Adiaŭ, 2022

BY:January 16, 2023

la tempo estis tro akra

por trapiki la felon de la ŝafo.

zebro nigra-blanka koloris 365 tagojn,

kiel kamelo sin rigardis

en la truo de kudrilo por brodado.

verdaj la du montoj,

blua la okulparo,

alarma la tintilo ĉirkaŭ la kolo,

tiktakaj la braceletoj ĉirkaŭ la maleoloj.

spite al ĉio,

jen kuŝante jen sidante,

mi legis aviadilŝipon da libroj pri geŝtalt-psikologio

kaj sciis kiel topologo

ke metaforo estas pli granda ol la sumo

de la vortoj el la literoj.

printempo ne okazas sen floroj;

unu folio sufiĉas por informi aŭtunon.

iu venis formiko; iu foriris sen informadiko.

la nubomapo flagis pergamene.

notoj kun tonoj tunis.

oro sabla estas silento.

mi krias sensone:

kiu denuncis min pri tio

ke mi rabis al donkiĥoto la lancon.

kia saĝo! azeno filozofa.

blago, delikto, punita al eona rideto.

rafano travidebla, ginsengo kun senluma kamero.

via ŝildo granitas por mia sago.

ĉe mi la jaro estas ŝtono akriga.

jes, mi estas tigro!

rajdante sur la ĉevalo,

la besto sovaĝa transkuris oceanon

sen koni la tajdon kaj la rajton.

mi tamen ne povis savi la bebon dronintan en sia salivo.

akvo, panaceo.

ni mem estas akvo antiakva.

---

*Geŝtalt-sikologio estas unu el la plej grandaj psikologiaj skoloj dum la unua parto de la 20-a jarcento. Reprezentantoj de la skolo opinias, ke homa psiko estas integra kaj ne eblas kompreni ĝin per komprenado de ĝiaj partoj. [Vikipedio]




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat