Ĉina ambasadoro vizitis brazilan ministron pri kulturo

BY:Xie RuifengJanuary 13, 2023

La 11-an de januaro 2023, ĉina ambasadoro en Brazilo, Zhu Qingqiao, vizitis la novan brazilan ministron pri kulturo, Margareth Menezes.



Ambasadoro Zhu diris, ke kulturo esprimas la nacian spiriton kaj firmigas la saĝon de lando kaj popolo. Ĉinio kaj Brazilo estas grandaj disvolviĝantaj landoj kaj kulturaj entoj kun malsamaj trajtoj en la okcidenta kaj orienta hemisferoj, sekve kulturaj interŝanĝoj estas grava parto de la ampleksa strategia partnereco inter ambaŭ landoj. Delonge la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio reciproke aprezas kulturon unu de la alia. Tempo pasas kaj ambaŭ flankoj daŭre antaŭenigas kulturajn interŝanĝojn, plifortigas interkomprenon kaj amikecon kaj senĉese nutras la disvolvadon de ĉin-brazilaj rilatoj. Ĉinio volas kunlabori kun la nova registaro de Brazilo por realigi la atingojn atendatajn de ambaŭ landoj, plu antaŭenigi plunivelan kulturan kunlaboron, antaŭenigi pli vastajn interŝanĝojn inter priartaj institucioj kaj plifortigi kunlaboron kadre de la mekanismo de BRICS por kulturaj interŝanĝoj inter homoj, por tiel firmigi socian bazon por daŭripova kaj sana disvolvado de ĉin-brazilaj rilatoj.


Menezes diris, ke la brazila popolo admiras la antikvan historion kaj mirindan civilizacion de Ĉinio, kaj Brazilo alte taksas la grandajn kulturajn atingojn de Ĉinio. La nova registaro de Brazilo kaj la ministerio pri kulturo volas profundigi kulturan kunlaboron kun Ĉinio, plifortigi kulturajn interŝanĝojn kaj kunlernadon, kaj daŭre pliriĉigi la rolon de kulturo en la ampleksa strategia partnereco inter Brazilo kaj Ĉinio.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĉina ambasadejo en Brazilo






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat