【E-radio】Novjara mesaĝo de Xi Jinping alportas entuziasmon kaj esperon

BY:LIUJanuary 12, 2023


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Novjara mesaĝo de Xi Jinping alportas entuziasmon kaj esperon

– Xi Jinping gratulas al Lula pro enoficiĝo kiel brazila prezidento

– Reduktado de vojaĝaj limigoj vigligas ekonomion

– Bona sperto pri disvolviĝo de fizika ekonomio de la urbo Jinjiang


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn:


– Novjara mesaĝo de Xi Jinping alportas entuziasmon kaj esperon


La novjara mesaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping por 2023 alportas entuziasmon kaj esperon. La filipina ĵurnalisto Wilson Lee Flores taksis la mesaĝon kiel "tre sincera kaj esperiga". Julio Cesar, respondeculo de Meksika Kanalo 6, klarigis, ke en la novjara mesaĝo, prezidanto Xi Jinping resumis la jaron 2022 kaj emfazis la sukcesojn akiritajn de Ĉinio en kosmoesplorado, industrio, agrikulturo, partia konstruado kaj aliaj kampoj.


– Xi Jinping gratulas al Lula pro enoficiĝo kiel brazila prezidento


La 2-an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Luiz Inacio Lula da Silva pro lia enoficiĝo kiel prezidento de la Federacia Respubliko Brazilo. En la mesaĝo, Xi rakontis, ke Ĉinio kaj Brazilo estas gravaj evoluantaj landoj kun tutmonda influo kaj gravaj emerĝantaj merkatoj, aldonante, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj, antaŭ 48 jaroj, la duflankaj rilatoj disvolviĝas daŭre kaj profunde danke al komuna klopodo de ambaŭ flankoj, kaj fariĝas pli kaj pli maturaj kaj viglaj, kaj ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo fariĝis modelo por rilatoj inter ĉefaj evoluantaj landoj, kun riĉaj signifoj kaj ampleksaj perspektivoj.


– Reduktado de vojaĝaj limigoj vigligas ekonomion


Laŭ disvolvado de la epidemio, Ĉinio aktive alprenis serion da rimedoj pri prevento kaj regado kaj alĝustigis politikojn pri eniro kaj eliro. Malfermiĝis "pordo de la lando", multe pliiĝis postulado pri komerco kaj turismo eksterlande, kaj ankaŭ glatiĝis kanaloj loĝistikaj kaj komercaj. Ĉina reduktado de vojaĝaj limigoj pliigos esperon pri renormaliĝo de la monda ekonomio en 2023.


– Bona sperto pri disvolviĝo de fizika ekonomio de la urbo Jinjiang


Influita de la epidemio, la urbo Jinjiang en la provinco Fujian antaŭenigas industrian altgradigon kaj liveras sperton por la disvolviĝo de la ĉina fizika ekonomio. Nun, Ĉinio estas en la nova epoko de socialismo kun ĉinaj trajtoj, en kiu altkvalita ekonomia kaj socia disvolviĝo estas nedisigebla de la vigleco de produktado kaj distribuado de varoj kaj servoj.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat