Fremdlanda fakulo: Pliboniĝo de ĉina politiko kontraŭ epidemio estas bonvena

BY:LIUJanuary 12, 2023

La 10an de januaro Jasna Plevnik, prezidanto de la kroatia Geoekonomia Forumo, verkis artikolon en la Ĉina Tagĵurnalo, dirante, ke pliboniĝo de la ĉina politiko kontraŭ la epidemio havas gravan signifon al la ĉina popolo kaj eĉ la tuta mondo, kaj ke la politiko helpas revigligi la mondan ekonomion kaj la mondan turismon.


La artikolo atentigis, ke antaŭe Ĉinio plenumis striktan politikon kontraŭ la epidemio, ĉar la novkoronviruso minacis la vivon kaj sanon de homoj, tamen la Okcidento malbonintence komprenis ĝin laŭ sia ideologia vidpunkto. Malsame ol la Okcidento, Ĉinio metas la vivon de homoj super interesoj. La klopodoj de Ĉinio kontraŭ la epidemio metas homon je la unua loko. Por eviti mortojn de milionoj da homoj, Ĉinio elspezis multe da mono.


La 30an de decembro 2022 pekinanoj aĉetis varojn por la nova jaro.


De la 8a de januaro, Ĉinio efektivigas la regadon de KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ infektaj malsanoj de klaso B. Iuj okcidentaj landoj tuj faris ondojn, kreante atmosferon pri krizo de publika sano.


Tiuj landoj timas, ke ĉinaj pasaĝeroj portus novajn mutaci-stamojn aŭ subtipojn kaj kaŭzus ilian disvastigon en Eŭropo kaj Usono. Kompreneble tio estas senkaŭza malica pripenso.


Ne nur tio, ili ankaŭ malice diris, ke la vakcinoj kontraŭ novkoronviruso de Ĉinio ne estas tiel efika kiel tiuj de la Okcidento. Fakte multaj okcidentanoj estis infektitaj post vakcinado, eĉ du aŭ tri fojojn. Tiuj eventoj estis ofte raportitaj.


Iuj okcidentaj amaskomunikiloj deklaris, ke malmultaj ĉinoj estis vakcinitaj kontraŭ novkoronviruso. Fakte, Ĉinio estas unu el la landoj kun plej alta vakcinindico: naŭ el ĉiuj dek ĉinoj estis vakcinitaj.


La mondo ne povas reveni al 2019, kaj ĝi enigas novan epokon, en kiu ne plu estos trafiklimigo nek grandskala nukleacida testado. Okcidento kaj Ĉinio urĝe bezonas kunlaboron, kaj ili povas man-en-mane paŝi por certigi, ke la tutmonda homaro havu pli feliĉan kaj bonan vivon.



Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat