Hebei: Farado de lanternoj por ĉina novjaro

BY:Xie RuifengJanuary 9, 2023





Proksimiĝas la Printempa Festo (ĉina novjaro). En la fabriko de Tuntou-vilaĝo, Gaocheng-distrikto, Shijiazhuang-urbo, Hebei-provinco de norda Ĉinio, laboristoj okupiĝas pri produktado de grandaj lanternoj por la festa merkato. Gaocheng-a palaca lanterno havas longan historion, en 2006 ĝi estis enmetita en la liston de provincnivela nemateria kultura heredaĵo de Hebei. Nuntempe, la jarproduktokvanto de la lanternoj estas je preskaŭ 100 milionoj da paroj, vendataj al merkatoj en kaj ekster Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat