La 40a Komuna Seminario okazis virtuale

BY:January 5, 2023


La 28an kaj la 29an de decembro 2022 okazis la 40a Komuna Seminario (KS) inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj. KS 2022 estis gastigita de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio kaj Zaozhuang-a Universitato. La Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Azi-Pacifika Centro de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) funkciis kiel sponsoroj, kaj kunlaboris la Fremdlingva Eldonejo de Ĉinio. La temo de KS 2022 estas "Azia Komunumo en Junula Vidpunkto". Aliĝis al KS 120 homoj el 18 landoj.


KS 2022 okazis virtuale per la kunvenejo Zoom. En la inaŭguro ĉeestis ĉirkaŭ 90 homoj. Yu Tao, vicprezidanto de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL, profesoro Cao Shengqiang, prezidanto de Zaozhuang-a Universitato, So Jinsu, estrarano de UEA, kaj Nisinaga Atusi, prezidanto de KAOEM, donis salutmesaĝojn al la aktivado.


Yu Tao diris, ke kvankam la epidemio malhelpas la vivon, tamen esperantistoj ĉiam povas venki malfacilojn kun solidareco. La Komuna Seminario estas unu el la plej konataj junularaj Esperanto-aranĝoj en la azi-pacifika regiono. Per ĉi tiu KS, oni esperas kaj kredas, ke ili povos vidi la vidpunktojn, sintenojn kaj entreprenemon de aziaj junuloj. Por la estonteco kaj disvolviĝo de Azio, oni devas konstrui komunumon kun komunaj celoj kaj aspiroj por kunlaboro.





Cao Shengqiang diris, ke Zaozhuang-a Universitato estas la nura universitato en Ĉinio, kiu havas Esperanto-fakon, kaj en ĝi ankaŭ troviĝas la plej granda Esperanto-muzeo en Azio. Li esperis, ke la partoprenantoj plene uzu la platformon de KS por antaŭenigi la interŝanĝojn de ideoj kaj scioj, kaj enmeti novajn ideojn en la evoluo de Esperanto.



En la dutaga KS, okazis junulara forumo, prezentado pri junulara movado, prezentado de foto-konkurso "Mia rakonto pri Ĉinio", paroliga kurseto por komencantoj, filmetoprezentado kaj mallongaj prelegoj. 


En la 29a de decembro okazis ferma ceremonio de la 40a KS. Ĉeestis kaj faris paroladojn Wang Hanping, vicdirektoro de la Azi-Pacifika Centro de ĈIKG, profesoro Li Wenxi, rektoro de Zaozhuang-a Universitato, kaj Nisinaga Atusi, prezidanto de KAOEM. 



En sia konkluda parolado por KS, Wang Hanping diris, ke ĉiuj konservu la amikecon alportitan de Esperanto, oni povas profunde esplori la kernan valoron de Esperanto kaj vere fariĝi la disvastiganto, heredanto kaj pioniro de Esperanto-kulturo.




Nisinaga Atusi esprimis sian dankon al la organizantoj pro la aktiva organizado de ĉi tiu evento. Dum KS li vidis multajn junajn esperantistojn, kiuj uzis Esperanton por kunhavigi siajn ideojn, kio montris la aktivecon de la azia junulara Esperanto-movado. Li esperas, ke asocioj kaj gejunuloj el diversaj landoj daŭre klopodu por antaŭenigi la pluan disvolviĝon de Esperanto en Azio.









Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat